-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 0
/
startfile.txt
7814 lines (5540 loc) · 545 KB
/
startfile.txt
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
151
152
153
154
155
156
157
158
159
160
161
162
163
164
165
166
167
168
169
170
171
172
173
174
175
176
177
178
179
180
181
182
183
184
185
186
187
188
189
190
191
192
193
194
195
196
197
198
199
200
201
202
203
204
205
206
207
208
209
210
211
212
213
214
215
216
217
218
219
220
221
222
223
224
225
226
227
228
229
230
231
232
233
234
235
236
237
238
239
240
241
242
243
244
245
246
247
248
249
250
251
252
253
254
255
256
257
258
259
260
261
262
263
264
265
266
267
268
269
270
271
272
273
274
275
276
277
278
279
280
281
282
283
284
285
286
287
288
289
290
291
292
293
294
295
296
297
298
299
300
301
302
303
304
305
306
307
308
309
310
311
312
313
314
315
316
317
318
319
320
321
322
323
324
325
326
327
328
329
330
331
332
333
334
335
336
337
338
339
340
341
342
343
344
345
346
347
348
349
350
351
352
353
354
355
356
357
358
359
360
361
362
363
364
365
366
367
368
369
370
371
372
373
374
375
376
377
378
379
380
381
382
383
384
385
386
387
388
389
390
391
392
393
394
395
396
397
398
399
400
401
402
403
404
405
406
407
408
409
410
411
412
413
414
415
416
417
418
419
420
421
422
423
424
425
426
427
428
429
430
431
432
433
434
435
436
437
438
439
440
441
442
443
444
445
446
447
448
449
450
451
452
453
454
455
456
457
458
459
460
461
462
463
464
465
466
467
468
469
470
471
472
473
474
475
476
477
478
479
480
481
482
483
484
485
486
487
488
489
490
491
492
493
494
495
496
497
498
499
500
501
502
503
504
505
506
507
508
509
510
511
512
513
514
515
516
517
518
519
520
521
522
523
524
525
526
527
528
529
530
531
532
533
534
535
536
537
538
539
540
541
542
543
544
545
546
547
548
549
550
551
552
553
554
555
556
557
558
559
560
561
562
563
564
565
566
567
568
569
570
571
572
573
574
575
576
577
578
579
580
581
582
583
584
585
586
587
588
589
590
591
592
593
594
595
596
597
598
599
600
601
602
603
604
605
606
607
608
609
610
611
612
613
614
615
616
617
618
619
620
621
622
623
624
625
626
627
628
629
630
631
632
633
634
635
636
637
638
639
640
641
642
643
644
645
646
647
648
649
650
651
652
653
654
655
656
657
658
659
660
661
662
663
664
665
666
667
668
669
670
671
672
673
674
675
676
677
678
679
680
681
682
683
684
685
686
687
688
689
690
691
692
693
694
695
696
697
698
699
700
701
702
703
704
705
706
707
708
709
710
711
712
713
714
715
716
717
718
719
720
721
722
723
724
725
726
727
728
729
730
731
732
733
734
735
736
737
738
739
740
741
742
743
744
745
746
747
748
749
750
751
752
753
754
755
756
757
758
759
760
761
762
763
764
765
766
767
768
769
770
771
772
773
774
775
776
777
778
779
780
781
782
783
784
785
786
787
788
789
790
791
792
793
794
795
796
797
798
799
800
801
802
803
804
805
806
807
808
809
810
811
812
813
814
815
816
817
818
819
820
821
822
823
824
825
826
827
828
829
830
831
832
833
834
835
836
837
838
839
840
841
842
843
844
845
846
847
848
849
850
851
852
853
854
855
856
857
858
859
860
861
862
863
864
865
866
867
868
869
870
871
872
873
874
875
876
877
878
879
880
881
882
883
884
885
886
887
888
889
890
891
892
893
894
895
896
897
898
899
900
901
902
903
904
905
906
907
908
909
910
911
912
913
914
915
916
917
918
919
920
921
922
923
924
925
926
927
928
929
930
931
932
933
934
935
936
937
938
939
940
941
942
943
944
945
946
947
948
949
950
951
952
953
954
955
956
957
958
959
960
961
962
963
964
965
966
967
968
969
970
971
972
973
974
975
976
977
978
979
980
981
982
983
984
985
986
987
988
989
990
991
992
993
994
995
996
997
998
999
1000
Pro manko de unu voĉo denove estis malaprobita de la ŝtataj instancoj la nova statuto de Pola Esperanto-Asocio.
La statutoŝanĝo jam pli frue unufoje fiaskis pro interna opozicio, kaŭzante kaoson.
Pola Esperantisto malfruas preskaŭ duonjaron, kaj nova redaktoro mankas.
Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio
Dum aŭtuno 2012 demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de Pola Esperanto-Asocio, kaj dum duonjaro la asocio eĉ ne havis prezidanton.
En januaro 2013 fine estis elektita nova estraro, kiun interalie eniris du estraranoj de TEJO:
Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski.
Kiel prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak.
La kaoso estis kaŭzita de konflikto ĉirkaŭ malsukcesinta provo modernigi la strukturon de la organizaĵo, tiel ke la membroj povu aliĝi rekte al la asocio, kaj ne al la regionaj filioj.
La unua decido pri ŝanĝo de statuto estis oficiale kontestita de interna opozicio.
La neaktiva estraro ne respondis ĝustatempe oficialan leteron pri la temo, kaj tial la ŝanĝo de statuto estis deklarita nevalida.
La peza malnova strukturo de la asocio, bazita sur regionaj filioj kaj kunsido de regionaj delegitoj kiel la ĉefa decida organo, laŭ la majoritato de la aktivuloj tamen ne plu taŭgas por ŝrumpinta asocio sen ŝtataj subvencioj - sed kun modernaj komunikiloj.
La ĉefa tasko de la nova estraro tial estis efektivigi la statutoŝanĝon, laŭ kiu ne plu estu bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estu kunveno de individuaj membroj.
Nova formala decido pri la statutoŝanĝo tial estis farita la 19-an de januaro en eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj.
Sed fine de aprilo la aktivuloj de Pola Esperanto-Asocio ricevis malagrablan surprizon:
post longa esploro oficiala instanco denove konstatis, ke la decido pri statutoŝanĝo ne estis farita en leĝa ordo, ĉar mankis la postulata dutriona majoritato, kaj sekve la ŝanĝo ne validas.
La landa kunveno de la delegitoj kiu aprobis la statutŝanĝon estis kvoruma, sed en la koncerna voĉdono ne partoprenis ĉiuj ĉeestantoj, kaj sekve la decido ne povas esti konsiderata valida pro la manko de unu pora voĉo, klarigas estrarano Paweł Fischer-Kotowski.
Por plian fojon provi eliri el la sakstrato, la estraro de PEA decidis, ke kadre de la Pola Esperanto-Kongreso fine de junio ankoraŭfoje okazu la "landa kunveno de delegitoj", kiu laŭ la valida statuto estas la supera decida organo de PEA.
La oficialaj invitiloj estis dissenditaj lastmomente, ĉar laŭ la valida statuto tio devas okazi 60 tagojn antaŭ la kunveno.
Espereble la tria provo estos sukcesa.
La instancoj kiuj okupiĝas pri la ŝanĝoj en la registroj (konsisto de la estraro, ŝanĝo de la statuto, fondo aŭ malfondo de filio ktp.) bedaŭrinde ne funkcias tre rapide kaj tio aldone prokrastas la tutan procezon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski.
La unua provo ŝanĝi la statuton estis farita jam komence de la jaro 2012.
Al la problemoj de PEA aldoniĝas la konsiderinda malfruo de la formale dumonata revuo Pola Esperantisto, kies unua numero por 2013 ĝis nun ne aperis – kaj manko de redaktoro por la revuo.
La ĝisnuna respondeculo, Barbara Pietrzak, antaŭ du monatoj informis la estraron de PEA, ke ŝi ne plu pretas okupiĝi pri la revuo, sed anstataŭanto ne estis trovita.
Efektive jam en marto mi kun bedaŭro informis pri mia rezigno, kvankam kun la rezervo pri eventuala helpo.
Ankoraŭ ne estis alprenita decido pri nova redaktoro, ŝi skribas responde al demando de Libera Folio.
La prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, Stanisław Mandrak, ne respondis al demandoj de Libera Folio, senditaj la 4-an de majo.
Ĉu Esperanto estas zombia lingvo?
Kial 90 procentoj de ĉio estas merdo?
Kaj finfine, ĉu eblas ion fari pri tio?
Jen pri kio ekcerbumis Jorge Camacho post la apero de sia nova poemaro, konstatante ke informo pri apero de libro aŭ pri baldaŭa rokkoncerto en Esperanto ĉiam surprizas normalulojn, kiuj kredis la lingvon delonge entombigita.
Sed ankaŭ deinterne la movado povas aspekti zombia.
La zombia lingvo
Zombia esperantisto kantas.
Foto:
Wikimedia/Alterna2
Ni komencu klarigante la signifon de la vorto zombio laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi:
kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo.
Figure, do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ televidantaj, kiel zombioj.
Kiel diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo, ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la koncepton progreso).
Nu, ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo:
la zombia lingvo.
Kiurilate zombia?
Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro verkita en Esperanto (des pli se poemaro!
) aŭ pri koncerto de rokmuzika E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj faras.
Tia povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo.
Deinterne la situacio imageblas preskaŭ inverse.
Esperanto kaj esperantismo estas lingvo, afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj.
En la dudekunua, la ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj kiel retpoŝto kaj la interreto:
simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto; finvenkismo; landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj diskuttemoj; neologismofobio ktp.
Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.
Ĉu tro pesimisma vidpunkto?
Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo sciencfikcio.
Laŭ la tiel nomata leĝo de Sturgeon, 90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo.
Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90% de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo.
Alivorte, ke sciencfikcio havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.
Simile ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli!
Ni pensu ekzemple pri la katolika eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn (ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan veron).
Do kion ni faru?
Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.
Dum la ĵusa Indonezia Esperanto-kongreso estis fondita landa Esperanto-asocio.
La kongreson ĉeestis reprezentanto de la ministerio de eksteraj aferoj, kiu diris, ke oni proponos kurson de Esperanto al indoneziaj diplomatoj.
Ni intervjuis Heidi Goes, kies instruvojaĝoj kondukis al la vigliĝo de la movado.
La movado en Indonezio reviviĝas
La Indonezia kongreso
En la iama nederlanda kolonio Indonezio ekzistis relative aktiva Esperanto-movado, kiu tamen preskaŭ estingiĝis en la 1960-aj jaroj.
Post kelkaj instruvojaĝoj de la belga esperantisto Heidi Goes en la lastaj jaroj reaperis ĝermoj de movado.
Ŝi estis multfoje intervjuata en indoneziaj amaskomunikiloj, faris lecionojn en universitatoj, kaj dum ŝia lasta vojaĝo okazis sukcesa Indonezia Esperanto-kongreso.
Heidi Goes estis unu el la prelegantoj dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo.
Libera Folio kaptis la okazon por intervjui ŝin pri la evoluoj en Indonezio.
Libera Folio:
Ĉu vi havas personan rilaton al Indonezio?
Heidi Goes:
Jes, mi havas tie tri patrinojn, kaj bedaŭrinde nur du patrojn, ĉar unu jam forpasis.
Mi loĝis tie dum unu jaro, per kultura interŝanĝprogramo, tuj post la mezlernejo en la lerneja jaro 1994-95.
Libera Folio:
Kaj poste vi revenadis kelkfoje?
Heidi Goes:
Nur en 2004 mi revenis la unuan fojon.
Post mia jaro en Indonezio mi ekstudis en universitato kaj akiris tri diplomojn, ĉar mi volis studi pli kaj pli.
Kaj intertempe mi ankaŭ naskis mian filon kaj ne multe povis vojaĝi.
Kiam mi ja vojaĝis, tiam al Afriko, ĉar miaj studoj temis pri Afriko.
Libera Folio:
Kiam vi lernis Esperanton?
Heidi Goes:
En 1990.
Libera Folio:
Kiam vi ekhavis la ideon kombini Esperanton kaj Indonezion?
Heidi Goes:
Mi verkis mian disertaĵon pri Esperanto en Afriko.
Jarojn poste UEA petis min reverki ĝin en Esperanto por eldoni libroforme.
Tio estis en 2006, mi faris tion, ĝi eldoniĝis en 2007, kaj por tiu reverkado mi faris esplorojn en bibliotekoj kaj arkivoj.
Mi tiom ŝatis la esploradon, ke mi volis tuj havi novan temon.
Do mi elektis Indonezion, ĉar mi konas ĉiujn fontolingvojn - Esperanton, la nederlandan kaj la indonezian.
Malmultaj aliaj povus kaj volus fari tion.
Kaj en tiu tempo oni aŭdis tre malmulte pri Esperanto en Indonezio, do mi pensis ke ne estas multo por eltrovi, eble sufiĉe por unu artikolo.
Libera Folio:
Ĉu temis pri universitata studo aŭ privata iniciato?
Heidi Goes:
Estis mia propra ideo, mi simple tiom volis esplori ion, kaj pensis ke la temo estas facile superrigardebla.
Mi komencis esplori ĉi tie en la Centra Oficejo la tagon post la malferma tago en junio 2007, kiam mi prezentis mian libron.
Dum ĉirkaŭ du jaroj mi esploris en bibliotekoj, kaj mi vidis, ke fakte estas multe pli da materialo ol mi pensis.
Vere estis forta movado en Indonezio antaŭe, sed ekde 1962 estis multe malpli, kaj post 1965 mi trovis nenion plian pri tiu epoko.
Mia unua penso estis, ke tio estis pro la forpaso de Datoe Toemenggoeng, kiu vere estis la motoro de la movado en Indonezio ekde 1950, kaj ŝi forpasis en 1962.
Sed intervjuante indoneziajn veteranojn en Indonezio, mi malkovris ke la plej grava kaŭzo de la malapero de la movado estis politika.
Post nesukcesinta puĉo la 30an de septembro 1965 la reĝimo ekpersekutis komunistojn, ĉinojn, kaj ĉiujn kiuj estis iom maldekstraj.
Multaj esperantistoj estis ĉindevenaj, kaj ĉinoj ne plu rajtis kunveni.
Plie, ili ankaŭ ne plu kuraĝis kunveni kaj eĉ foje bruligis siajn korespondaĵojn el Ĉinio kaj orienta Eŭropo por ke ne estu troveblaj spuroj de kontakto kun komunismaj landoj.
Oni cetere ne devis estis komunisto por esti murdita.
Multaj homoj kaptis la okazon por murdi delongajn malamikojn (vidu pli pri tio en Vikipedio).
Esperanto-revuoj el komunismaj landoj, kiujn la indoneziaj esperantistoj ricevis, ne plu rajtis eniri la landon.
Libera Folio:
Kiel vi ekhavis la ideon denove veturi al Indonezio kaj instrui tie Esperanton?
Heidi Goes:
En aprilo 2009 mi ricevis mesaĝon de Internacia Vegetarana Unio, IVU, pri azia vegetarana kongreso okazonta en la insulo Batam en Indonezio.
Mi pensis, ke ĉar mi jam kvin jarojn ne estis en Indonezio, kaj ĉar mi volas esplori Esperanton en Indonezio, mi kombinu la aferojn kaj veturu al la kongreso.
Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko mi parolis pri tio kun Lee Jung-kee, kiu tiam estis la prezidanto de KAEM, la komisiono de UEA pri la azia Esperanto-movado.
Li proponis ke mi ankaŭ instruu Esperanton en Indonezio.
Dum septembro kaj oktobro mi havis tempon aranĝi la aferon ‒ por trovi interesiĝantojn mi kontaktis homojn per Facebook kaj per Couchsurfing kaj homojn kiujn mi jam konis.
Tiam mi instruis dum tri semajnoj.
Poste mi reiris en 2010, ĉar okazis monda vegetarana kongreso en Ĝakarto.
Tiam mi denove kombinis la aferon kun instruado kaj revidis homojn kiuj jam lernis en la antaŭa jaro.
Estis multaj novuloj, ne ĉiuj daŭrigis, sed estis almenaŭ sufiĉe por krei kelkajn klubojn.
En la dua vojaĝo mi iris ankaŭ al du novaj urboj, al la dua kaj tria plej grandaj urboj de Indonezio.
Libera Folio:
Kiom da homoj laŭ vi restis, do lernis Esperanton kaj ne tuj malaperis?
Heidi Goes:
Estas nun sume kvar vojaĝoj, sed pri la lasta ni ankoraŭ ne kalkulu.
Do estas nur dekoj, kiuj vere daŭrigis, el eble pli ol mil, al kiuj mi enkondukis Esperanton.
Ekzemple en unu universitato oni proprainiciate invitis min prelegi, ĉar unu profesoro interesiĝis pri Esperanto.
Venis pli ol 200 homoj, sed oni kompreneble ne povas atendi ke ĉiuj ili daŭrigos.
Tamen ili almenaŭ eksciis ion pri tio, kio estas Esperanto, kaj el ili kelkaj poste venis al la klubo.
Libera Folio:
Vi ŝajne ricevis multe da atento en la amaskomunikiloj.
Tio estas parte komprenebla, ĉar vi venas de fora lando kaj tamen parolas la lokan lingvon, sed kio plia laŭ vi influis la interesiĝon?
Heidi Goes:
Helpas, ke ili fakte neniam aŭdis pri Esperanto.
Estas io nova por ili.
Allogas ankaŭ, ke estas io neŭtrala, kaj ke oni povas trovi per ĝi amikojn en eksterlando.
Preskaŭ ĉiuj uzas Facebook, kaj tre volas havi eksterlandajn amikojn tie.
Ofte jam dum mia leciono ili komencas skribi vortojn en Esperanto en Facebook.
Multaj kompreneble restas ĉe tiuj komencaj frazoj, sed kelkaj tamen daŭrigas.
Libera Folio:
Lastatempe oni eksciis ke eĉ lernejo por indoneziaj diplomatoj interesiĝas pri Esperanto.
Kion konkretan oni povas jam diri pri tio?
Heidi Goes:
La diskutoj ankoraŭ daŭras, sed Pribadi Sutiono, reprezentanto de la ministerio de eksterlandaj aferoj, kiu ĉeestis dum la malfermo de la Indonezia kongreso, diris dum la malfermo, ke la planata lingvolernejo de la ministerio de eksterlandaj aferoj havos ankaŭ kursojn pri Esperanto.
Li poste ripetis tion al ĵurnalistoj.
Li ankaŭ diris ke jam antaŭe estis interesiĝo pri Esperanto inter la diplomatoj en Indonezio, sed ke ilia fakulo pri Esperanto forpasis, kaj poste nenio plu okazis.
La ĉefo de la persono, kiu fakte venis al la kongreso, mem interesiĝas pri Esperanto.
Li blogis pri tio en 2011, kaj tiel mi trovis lin, ĉar ofte mi serĉas en la reto tekstojn kiuj mencias Esperanton kaj Indonezion.
Montriĝis, ke li estas gravulo en la ministerio, havas la rangon de ambasadoro.
Li mem ne povis veni al la kongreso, sed sendis reprezentanton.
Libera Folio:
Kian subtenon vi ricevis de la movado por viaj vojaĝoj?
Heidi Goes:
Por la unua vizito mi ricevis subtenon de Esperantic Studies Foundation, ĉar mi iris por esploro.
Ankaŭ KAEM ĉiam subtenis, sed grandan parton de tiu mono mi fakte uzis por lerniloj kiujn mi disdonis.
Por la lastaj du vojaĝoj plej granda parto de la subteno venis de individuaj esperantistoj.
Libera Folio:
Kion plian laŭ vi povus fari la organizita movado, kaj unuavice UEA?
Heidi Goes:
Ili povus iom pli interesiĝi kaj doni konsilojn.
KAEM/UEA ja parte subtenis finance, sed konsilojn mi ne ricevas, nek de UEA, nek de KAEM.
Ili (UEA kaj KAEM) ja enmetas mian agadon en sian jarraporton.
Mi esperas, ke la novaj estraroj de KAEM kaj UEA estos pli helpemaj tiurilate.
Mi emfazu tamen ke la CO ja ĉiam estas helpema.
Mi jesis al la demando de Lee Jungkee iri instrui en 2009, kvankam mi apenaŭ iam antaŭe instruis, kaj mi ja ŝatas fini aferojn, do ne lasi la aferon tiel senhelpe post komenco de instruado.
Sed tio ne signifas ke mi tuj, konsentinte pri instruado, scias kiel fari ĉiujn sekvajn paŝojn ĉe ebla sukceso, ekzemple kiel landa asocio devas esti fondita, aŭ pri kio alia mi devas pensi, kiel ekzemple la trejnado de instruistoj.
Feliĉe dum la kongreso en Bogor ĉeestis du spertuloj kiuj helpis pri la starigo de la asocio, sen ili mi ne estus sukcesinta.
Nun daŭre restas multe da laboro.
Homoj demandas pri ĉiuspecaj aferoj kiujn la asocio devus fari, sed ĝi ekzistas nur de kelkaj semajnoj kaj havas enorman laboron antaŭ ol ĝi povos vere ekfunkcii.
Do mi ankaŭ petas iom da pacienco.
La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander.
Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj.
La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK.
Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.
UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando
Via Reĝa Moŝto,
Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlando kaj transdoni al Vi elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof.
Probal Dasgupta kaj la tuta Estraro de UEA.
UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1908.
Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Rotterdam, kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.
En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel "Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro" kaj "Unueco kaj diverseco".
Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo.
Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko por Via lando kaj ĝia popolo.
Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.
Esploro de Libera Folio montras, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista intence falsis sian propran statuton por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion.
La statuto estis ŝanĝita en pluraj lokoj sen oficiala decido.
Tio estas en ordo, ĉar ISAE estis en krizo, opinias la prezidanto de UEA.
ISAE falsis sian propran statuton
Libera Folio pli frue povis raporti, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) indikis nomojn de du falsaj funkciuloj, kaj neniujn verajn, por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion.
Pliaj esploroj montris, ke ankaŭ la teksto de la statuto, nun oficiale registrita ĉe la Komerca ĉambro, ne kongruas kun la valida statuto de ISAE, akceptitaj de ĝiaj gvidorganoj en 1991.
Por registriĝo de nova asocio ĉe la nederlanda Komerca ĉambro necesas havigi la subskribojn de ĉiuj estraranoj de la asocio.
Tial al Libera Folio ŝajnis iom mirinda la fakto, ke nur du funkciuloj estis indikitaj ĉe la registriĝo de ISAE.
Por esplori la aferon, la redakcio mendis de la Komerca ĉambro la tekston de la statuto, kiu estas oficiale deponita tie.
Laŭ tiu teksto, la estraro de ISAE konsistu el "minimume du homoj kaj el maksimume sep homoj".
Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.
Estas tre nekutime, ke la estraro de asocio povas konsisti el nur du homoj.
Tial ni entreprenis paŝojn por trovi la statuton de ISAE en alia oficiala fonto – sed tio montriĝis ne tute facila.
La teksto ne troviĝas en la reto.
Nek la aganta prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, nek la aganta ĝenerala sekretario, Francesco Maurelli, volis sendi la tekston de la statuto.
Vergara anstataŭe sendis ankoraŭ ne aprobitan projekton de nova statuto, dum Maurelli respondis ke li "ne havas tempon" respondi demandojn pri la statuto.
Ankaŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, "ne havis tempon" serĉi la tekston de la statuto en la arkivo de UEA.
Tamen, helpe de malnova membro de ISAE Libera Folio fine sukcesis trovi la tekston de la nun valida statuto, kiu estis aprobita en 1991 kaj poste publikigita en la bulteno de ISAE.
Laŭ la valida statuto, la estraro de ISAE konsistu el prezidanto, vicprezidanto, ĝenerala sekretario, sekretario-kasisto, kaj reprezentanto de la redakcia komisiono de la revuo.
Do, minimume kvin personoj.
Aldone, en la valida statuto troviĝas paragrafoj pri landaj delegitoj, landaj filioj, fakaj sekcioj, komisionoj kaj pri la komitato de ISAE.
Neniu el tiuj paragrafoj troviĝas en la falsa statuto, registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.
Responde al demando de Libera Folio, José Antonio Vergara konfirmas, ke efektive plu validas la statuto de 1991.
José Antonio Vergara:
La fakto estas, tamen, ke tiu strukturo verŝajne jam tiam estis fantoma, ĉar jam de jaroj ne plu estas vivosignoj de ekz.
landaj filioj.
Kaj ne estis estraro, nur la sindona laborado de d-ro Sachs, kiu agis tute sola kiel prezidanto por redakti Sciencan Revuon.
Ni nun havas vere funkciantan estraron, kun diskutoj kaj klopodoj vivigi la aferon.
Libera Folio:
Sed kial ISAE do havigis al la Komerca ĉambro tekston, kiu grave diferencas de la valida statuto?
José Antonio Vergara:
Kiel mi jam menciis, tiu malnova Statuto, kiu cetere estas nenie registrita oficiale, estis forsuperita de la fakta evoluo de ISAE al malfortiĝo, simila al tiu de pluraj E-aj organizaĵoj.
Ni nun klopodas havi reale funkciantan estraron.
Inter la taskoj kiujn ni alfrontas troviĝas interalie ĝisdatigi la Statuton kiu priskribu simplan, malpli postulan sed realigeblan kaj utilan strukturon.
Post kiam klariĝis la afero, Libera Folio refoje turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA.
Libera Folio:
La esploroj de Libera Folio montras, ke ISAE lige de sia oficiala registriĝo prezentis al la nederlandaj oficialaj instancoj falsan, nevalidan statuton.
Ĉu oficistoj de UEA konsciis pri tiu trompo?
Osmo Buller:
Ne.
Libera Folio:
Kiel laŭ vi UEA sintenu al tia agado de sia faka asocio?
ISAE falsis sian propran statutonOsmo Buller:
Kompreneble UEA atendas, ke ĝiaj aliĝintaj asocioj funkciu konforme al siaj propraj normoj kaj al tiuj de oficialaj instancoj.
En tiu ĉi konkreta kazo evidente okazis truko, pri kiu mi povas nur riproĉi.
Trukado ja estas ofta fenomeno en la mondo de subvencioj, sed tio ne faras ĝin pli aprobinda.
Libera Folio:
Ĉu laŭ vi oni povas argumenti, ke la ISAE-statuto de 1991 ne validas, ĉar ĝi ne estis registrita ie?
Osmo Buller:
Se la asocio ne estas jure registrita, ankaŭ ĝia statuto ne povas esti registrita ie.
Per tio ĝi tamen ne fariĝas malpli deviga, ĉar alie en neregistritaj asocioj regus plena anarkio.
UEA havas amason da regularoj, sed nur la statuto estas registrita ĉe la Komerca ĉambro.
UEA tamen devas apliki siajn regularojn.
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ne volas kondamni la agadon de ISAE, sed opinias, ke se la asocio pli frue nenie estis oficiale registrita, temas unuavice pri morala demando, ne jura.
ISAE falsis sian propran statutonProbal Dasgupta:
Memoru, ke ISAE estis dum sufiĉe longa tempo en krizo, kaj praktike ne estis funkcianta, kaj ke do morale dirite (pro tiu longa nefunkciado) ĝia nuna situacio tre similas al la starigo de nova instanco.
Laŭ Probal Dasgupta, la statuto de ISAE, aprobita de ĝiaj gvidorganoj en 1991, estas "neformale establiĝinta", kaj do ne estas granda afero, ke kelkaj estraranoj de ISAE ŝanĝas ĝin sen aprobo de la oficialaj gvidorganoj de la asocio.
Probal Dasgupta:
El viaj intervjuoj fariĝas klare, ke en la renaskiĝanta ISAE almenaŭ iuj ŝlosilaj funkciuloj, inkluzive la prezidanton, interkomunikiĝis tute eksplicite pri la procedo sekvota, kaj ke oni trompas neniun – kondiĉe ke ne ekzistas jama jura registriĝo de ISAE alilanda, kiun oni devintus nuligi aŭ malvalidigi.
La fakto, ke ISAE efektive trompas la nederlandajn oficialajn instancojn, indikante falsajn funkciulojn, do ne ŝajnas al li atentinda.
Francesco Maurelli, ĝenerala sekretario de ISAE kaj gvidanto de la komerca firmao Kosmo, klarigis ke li ne havas tempon respondi al pluaj demandoj de Libera Folio.
Li ankaŭ "ne trovis tempon" sendi al Libera Folio informojn pri la kontoj de sia firmao, kvankam li pli frue promesis libere disponigi ilin al ĉiuj petantoj.
La falsa statuto kaj falsaj funkciuloj de ISAE estis uzitaj, por ke la asocio trafu limdaton de EU-subvencio, kiun peras la firmao Kosmo.
Internacia Scienca Asocio Esperantista en februaro oficiale registriĝis ĉe la nederlanda Komerca ĉambro, false indikante la nomojn de tute flankaj personoj kiel tiujn de funkciuloj.
La falsaj nomoj estis uzitaj por ke la entrepreno Kosmo urĝe povu peti EU-subvencion.
La estro de Kosmo membras en la vera estraro de ISAE.
ISAE falsis registrajn informojn por mongajno
En marto Libera Folio povis raporti, ke laŭ oficiala EU-instanco TEJO pro sia registriĝo ĉe la nederlanda Komerca ĉambro ja havas propran juran personecon, kaj tial povas ricevi certajn EU-subvenciojn.
Tio instigis nin pli proksime rigardi la registron de la Komerca ĉambro.
Serĉo en ĝia retejo montris, ke la vorto "Esperanto" donas entute 34 trafojn.
Pluraj el ili efektive havas nenian rilaton al Esperanto – troviĝas en la registro ekemple la restoracio Esperanto en Haarlem, ŝipvetura entrepreno kun la nomo Esperanto, kaj la firmao Esperanto Infrastructure.
Troviĝas en la listo ankaŭ multaj konataj kaj ne tiom konataj Esperanto-organizaĵoj:
UEA, TEJO, Internacia Esperanto-Instituto, Nederlanda Esperanto-Junularo kaj kelkaj pliaj.
Plej freŝe, la 18-an de februaro 2013, estis registrita Internacia Scienca Asocio Esperantista.
La informoj registritaj ĉe ISAE tamen estas iom surprizaj:
kiel prezidanto de la asocio estas indikita Nico Huurman, la kasisto de TEJO.
Kiel ĝenerala sekretario estas indikita Katalin Kováts, la gvidanto de la reta projekto Edukado.net.
Neniu el la du efektive membras en la estraro de ISAE.
Kiel retadreso de ISAE en la informoj registritaj ĉe la Komerca ĉambro estas donita tiu de Francesco Maurelli, gvidanto de la esperantista komerca entrepreno Kosmo.
Maurelli efektive estas ankaŭ la ĝenerala sekretario de ISAE, sed ial lia nomo ne aperas en la registraj informoj.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, por ekscii, ĉu vere li demisiis, kaj nerimarkite estis elektita nova estraro de la asocio.
José Antonio Vergara:
Mi ne demisiis.
Ni devis deklari fikcian estraron provizore, pro la urĝeco havi homojn loĝantajn en Nederlando kiuj povus subskribi la koncernajn dokumentojn tie mem.
La afero ĝustiĝos post nia jarkunsido en Rejkjaviko.
Libera Folio:
Kial ne eblis atendi pri la registriĝo?
José Antonio Vergara:
La urĝo temis pri limdato por ke ISAE povu esti inkludita en jam ekzistanta projekto de Kosmo, en kiu partoprenas aliaj E-organizaĵoj kun oficiala ekzisto kaj sidejo en iuj el la landoj de Eŭropo.
Laŭ Francesco Maurelli, aganta ĝenerala sekretario de ISAE, kaj gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, konkrete temas pri projekto menciita en lia artikolo aperinta en la marta numero de revuo Esperanto.
Laŭ la svagaj informoj en la artikolo, la projekto celas peti subvencion de EU por dum du jaroj okupiĝi pri retaj kunlaboriloj, sociaj retoj, merkatigo, tempomastrumado, ŝanĝmastrumado, informado kaj komunikado, monakirado, financa mastrumado, negocado, traktado, motivigo de volontuloj kaj membroj.
ISAE falsis registrajn informojn por mongajnoFrancesco Maurelli:
La rezultoj estos konataj dum somero.
Kaze de aprobo, ni certe donos pli da informoj, kaj vi estos inter la unuaj ricevantoj.
Laŭ Francesco Maurelli estas neniu problemo en tio, ke al oficiala instanco estis deklaritaj neveraj informoj pri la funkciuloj de ISAE.
Francesco Maurelli:
Neniu leĝo malpermesas al du homoj loĝantaj en Nederlando renkontiĝi, fondi asocion kaj nomi ĝin "ISAE", kaj poste kunlabori kun la tradicia neregistrita ISAE.
Neniu malvera informo estis deklarita.
Kiam Libera Folio atentigas, ke apenaŭ povas temi pri nove fondita asocio, senrilata al la vera ISAE, ĉar en la registritaj informoj estas klare indikite, ke la asocio estis fondita jam en aŭgusto 1906, Francesco Maurelli ŝanĝas sian version:
Francesco Maurelli:
Nu, vi povas vidi ĝin kiel vi preferas:
aŭ estas la vera ISAE kun helpo de nederlandanoj, aŭ estas alia organizo, kiu tamen inspiriĝas al la "vera" ISAE.
La kerno ne ŝanĝiĝas ĉiukaze.
La Centra Oficejo de UEA, Katalin kaj Nico helpis en la registriĝo de ISAE kaj ilin ni dankas.
Pri kiel pluiri, ni diskutos en Islando, ankaŭ konsiderante burokratajn postulojn.
Libera Folio turnis sin al la Centra Oficejo por ekscii, ĉu vere UEA kontribuis al la registriĝo de ISAE sub falsaj nomoj.
Laŭ la respondoj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, oficisto de la Centra Oficejo donis al ISAE informojn pri tio, kiel okazas la registrado, kaj helpis plenigi la formularojn.
Libera Folio:
Ĉu vi do trovas nenion malaprobindan en la fakto ke oni por ricevi financan avantaĝon deklaras al oficialaj instancoj falsajn informojn?
Osmo Buller:
Kompreneble tio estas malaprobinda.
Libera Folio:
Kial do la Centra Oficejo tamen helpis pri tiu proceduro?
Osmo Buller:
Pri la proceduro helpis la oficisto, kiu prizorgas la rilatojn kun la Komerca ĉambro.
Li agis en bona fido laŭ mia pli frua promeso helpi al ISAE, se ĝi volos registriĝi.
Pri la "novaj" funkciuloj de ISAE mi eksciis nur poste.
Alian vidpunkton pri la afero havas la aganta prezidanto de ISAE, kies nomo ne aperas en la registraj dokumentoj:
ISAE falsis registrajn informojn por mongajnoJosé Antonio Vergara:
Estas nenio malaprobinda, ĉar temis nur pri eksplicite provizora solvo por plenumi burokratan proceduron.
La celo estas multe pli larĝperspektiva ol la nura partopreno kiel unu el la asocioj en la trejna projekto kunordigita de Kosmo.
Nia ideo estas prezenti Esperanton en sciencamikaj medioj, aparte ĉe sciencaj festivaloj kaj asocioj por scienca popularigo.
Fakte, estas mi kiel prezidanto kiu forte insistis antaŭ Francesco Maurelli inkluzivi ISAE-n en la nunan projekton de Kosmo.
Li kaj mi jam de jaroj diskutis pri la neceso registri la asocion kiel paŝo en la transiro de ISAE de eta asocio kun apenaŭa ekzisto nur en la Esperanta mondo, al interes-asocio klopodanta grupigi la homojn kiuj samtempe estas esperantlingvaj kaj amas la sciencon kiel kernan elementon de la homa civilizo.
Ankaŭ la nomo de Francesco Maurelli, la gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, ial ne aperas en la registraj dokumentoj de ISAE, kvankam li estas la ĝenerala sekretario de la asocio.
Por tio laŭ li estas simpla klarigo:
Francesco Maurelli:
La nederlandaj postuloj estas iom ĝenaj eĉ por eŭropanoj:
ĉar en mia identigilo ne estas mia adreso (en la pasporto ne estas indikita, kaj britoj ne havas entute nacian identkarton), mi devintus akiri oficialan paperon el la komunumo kiu deklaras kie mi loĝas.
Krom la fakto ke mi eĉ ne scias kien iri por havi tian dokumenton, mi ankaŭ ŝanĝis domon jam trifoje en Edinburgo, kaj en la lastaj jaroj mi loĝis en 3-4 europaj landoj.
La burokrataj sistemoj iam adaptiĝos al moviĝemaj homoj kaj al la reta epoko, sed ĝis tiam, ni devas trovi aliajn solvojn, kompreneble laŭleĝajn.
La oficialaj postuloj, laŭ kiuj funkciuloj devas identigi sin kaj havi adreson por rajti registri organizaĵon, ekzistas por malhelpi la registradon de surpaperaj firmaoj uzataj por impostevitado, monlavado aŭ aliaj krimaj celoj.
Laŭ jura klarigo en la retejo de la Komerca ĉambro, la informoj tie registritaj "validas kiel vero":
Ĉiuj devas povi fidi la datumojn de la Komerca registro.
Sekve, registritaj entreprenoj ĉiam devas informi pri ŝanĝoj.
Se entrepreno /.../ ne informas pri ŝanĝo, tiam tamen validas tio kio estas skribita en la Komerca registro.
Sekve, se ISAE ekzemple petos kaj ricevos EU-subvencion, la respondecaj funkciuloj estos tiuj registritaj ĉe la Komerca ĉambro, kaj ne tiuj, kiujn elektis la membroj de ISAE.
Libera Folio estis en kontakto kun la oficiala prezidanto de ISAE, Nico Huurman, kaj la oficiala ĝenerala sekretario, Katalin Kováts, sed neniu el ili volis komenti sian rolon en la afero.
La Akademio de Esperanto iom rejuniĝis per reelekto, sed plu restas preta por pensio - la mezuma aĝo de la akademianoj estas 64,8 jaroj.
Anglalingvanoj estas la plej granda lingva grupo inter la akademianoj.
6 el la 44 akademianoj estas virinoj.
Akademio de Esperanto preta por pensio
La membroj de la Akademio de Esperanto estas elektataj de la Akademio mem, por naŭjara periodo.
Ĉiun trian jaron eliras triono de la akademianoj, kaj okazas reelekto por anstataŭi ilin, kaj la intertempe forpasintajn akademianojn.
Ĉi-jare estis 17 liberaj lokoj, kaj kandidatis 19 personoj, do la konkurado ne estis enorma.
La du kandidatoj, kiuj ne ricevis sufiĉe da voĉoj por eniri la akademion estis Perla Ari-Martinelli, malnova akademiano, kaj Cho Chaoming, ĉina kandidato de la t.n.
bonlingvisma tendaro.
Reelektitaj estis Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells.
Por reelekto ne kandidatis la malnovaj akademianoj Marc Bavant, Gbeglo Koffi kaj Xie Jü-ming.
Kiel tute novaj akademianoj estis elektitaj Marek Blahuš, Rudolf Fischer, Aleksander Melnikov, Tsvi Sadan, Nguyen Xuan Thu, Usui Hiroyuki, Edmund Grimley-Evans, Harri Laine kaj Ranganayakulu Potturu.
La novaj akademianoj estas mezume klare pli junaj ol la malnovaj, tiel ke post la reelekto la mezuma aĝo de la tuta akademio iom malaltiĝis.
Tamen, eĉ post la rejuniĝo la Akademio estas preskaŭ preta por pensio - la mezuma aĝo estas 64,8 jaroj.
Ok el la akademianoj superis la aĝon de 80 jaroj.
Evidente, membreco en la akademio havas rolon de honora titolo, kvankam la statuto de la Akademio eksplicite avertas kontraŭ tio, atentigante, ke membreco postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio.
Tian partoprenon oni apenaŭ povas atendi ekzemple de la ĵus reelektita Marjorie Boulton, kiu fine de sia nova mandatperiodo estos 98-jara.
La Akademio strebas reprezenti esperantistojn kun diversaj lingvaj fonoj, tiel ke novaj kandidatoj bezonas subtenon de kvin nunaj akademianoj, "kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn".
La plej ofta denaska lingvo inter la nunaj akademianoj estas la angla, kiun reprezentas 7 personoj.
La rusan denaske parolas 6 akademianoj, la hungaran kaj la japanan po tri.
Po du denaskajn parolantojn inter la akademianoj havas la jenaj lingvoj:
la finna, franca, germana, hebrea, itala kaj sveda.
Ĉiuj aliaj lingvoj estas reprezentataj de maksimume po unu akademiano.
(Jen ligo al la komuniko de la Akademio.)
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro.
Federico Gobbo gvidos la katedron en AmsterdamoD-ro Gobbo transprenos la taskon de prof.
d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro.
D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj.
Li estas i.a.
estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems kaj Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 lau la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado.
En 2004 ghi kunfandighis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro.
Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.
La katedro havas tri kuratorojn.
Du el ili, prof.
d-ro A.P.
Versloot kaj prof.
d-ro P.C.
Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato.
Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto funkciis ekde la komenco mag.
Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag.
Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA.
Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.
Ĵus komenciĝis la voĉdono pri la komitatanoj B de UEA, la sola balotado en kiu individuaj membroj de la asocio povas rekte influi la konsiston de ĝiaj gvidorganoj.
Sed poste, dum la UK en Rejkjaviko okazos plia elekto de komitatanoj.
Ni demandis al la C-kandidatoj, kial ili elektis tiun vojon al la komitato.
Dua elekto de komitatanoj
Al ĉiuj individuaj membroj de UEA estis dissendita papera voĉdonilo, kiun ili ĝis la 14-a de junio devas resendi al la Centra Oficejo por partopreni en la elekto de la komitatanoj B.
Estas nur sep kandidatoj, el kiuj ses estos elektitaj.
Laŭ la Centra Oficejo, ĝis nun estas senditaj 4.050 balotiloj.
Unu semajnon post la dissendo revenis jam pli ol 200 balotiloj, alivorte pli ol 5%.
La Centra Oficejo daŭrigos sendi la balotilon al la malfruaj kotizantoj tiom longe, kiom ankoraŭ estos almenaŭ teorie eble, ke ili povus resendi ĝin ĝustatempe.
La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn – oni elektas unu por ĉiu komencita milo da membroj.
La komitatanoj A, kiuj konsistigas la absolutan majoritaton de la komitato de UEA, reprezentas la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn de UEA.
Krome TEJO elektas du komitatanojn A.
Sed ekzistas ankoraŭ unu kategorio de komitatanoj, kategorio C.
La C-komitatanoj estas elektitaj nek de la landaj asocioj, nek de la individuaj membroj, sed de la cetera komitato mem.
Laŭ la regularo de UEA la celo estas "certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj".
Ĉar estraranoj devas esti ankaŭ komitatanoj, la kategorio C ofte estis uzita por ebligi la estraraniĝon de personoj, kiuj ne reprezentas landajn asociojn nek kandidatis en la B-elektoj.
Tiel, en la nuna estraro komitatanoj C estas Loes Demmendaal kaj Stefano Keller.
Prezidanto Probal Dasgupta, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Amri Wandel estas B-komitatanoj, elektita de la individuaj membroj.
Claude Nourmont (Francio) kaj Maritza Gutiérrez González (Kubo) estas A-komitatanoj, kiuj reprezentas landajn asociojn.
Por la nova estraro de UEA, kiu estos elektita en Rejkjaviko, sian kandidatiĝon anoncis dek personoj.
El ili du nun estas komitatanoj A:
Lee Jungkee kaj Martin Schaeffer.
Kvin kandidatas en la elekto de komitatanoj B:
Johan Derks, Mark Fettes, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj Amri Wandel.
Tri kandidatas en la elekto de C-komitatanoj:
Johan Derks, Stefano Keller kaj Orlando Raola.
Nur unu persono kandidatas por la komitato samtempe en du kategorioj:
Johan Derks, kiu proponas sin kaj en la nun okazanta elekto de B-komitatanoj, kaj en la posta elekto de C-komitatanoj.
Libera Folio demandis al li ĉu li konsideras tion demokratie valida proceduro - ja se li ial ne estus elektita kiel B-komitatano, tio estus indiko, ke la individuaj membroj ne deziras komitatanigi lin.
Responde li klarigas, ke li decidis kandidati en du kategorioj ĝuste pro manko de demokratio en UEA:
Derks en Estraro RespondasJohan Derks:
Se oni estus informita pri la enhavo de serioj da mesaĝoj en la retdiskutlisto [email protected], kiujn mi vaste citis en la "gvidlibreto por komitatanoj 2011", mi ne bezonus dubi pri mia elekto kiel B-komitatano.
La manko je demokrateco en UEA ĝuste devenas el la fakto, ke en la movado apenaŭ ekzistas kontrola publika opinio.
Unue la "novaĵoj" kiuj estas publikigitaj en la (ret)ĵurnaloj plej ofte ne prilumas la fonon de evoluoj.
Fakte mi neniam legis iun esploran raporton, sen rilato al la aktualeco, pri missituacioj en la movado kaj en UEA.
Laŭ Johan Derks, la manko de demokratio en UEA manifestiĝas interalie en la maniero, laŭ kiu estas elektitaj la A-komitatanoj, en la neeblo de kohera diskutado en retaj diskutlistoj, kaj en la manko de merkata konkurenco inter la retaj kaj paperaj ĵurnaloj.
La komitatanoj C laŭ la statuto estu "spertuloj".
Johan Derks opinias, ke li en sia laboro elmontris plurajn specialajn kapablojn, kiuj eble ne igas lin populara inter la individuaj membroj:
Johan Derks:
Interalie preciza legado de la statuto de UEA kaj denuncado de kontraŭstatutaj kaj kontraŭregulaj decidoj de estraranoj.
Mi kalkulas kun tio, ke tiu kapablo ne popularigas inter ne-informitaj membroj de UEA laŭ la ideo, ke homoj malfacile akceptas malbonajn mesaĝojn kaj prefere "punas" la mesaĝiston.
Sed C-komitatanoj estas elektitaj de A- kaj B-komitatanoj.
Ili juĝas verŝajne en alia maniero ol individuaj membroj.
Libera Folio demandis ankaŭ al la ceteraj ses C-kandidatoj pri iliaj prioritatoj, kaj kial ili elektis kandidati ĝuste kiel C-komitatanoj, elektotaj de la aliaj komitatanoj, ne B-komitatanoj, elektotaj de la individuaj membroj.
La redakcio lasis la respondojn en ilia originala formo.
Jean Codjo:
Unue mi konsideras min kiel homon kun iom da sperto pri sinteno de homoj en Afriko kaj eventuale en aliaj supozeble malriĉaj landoj, kiam temas pri la esperanta movado.
Miaopinie tio estas tre grava por scii kiel efike enkonduki kaj konvinki tieajn homojn unue lerni la lingvon kaj due agadi por esperanto.
Ĉar agadi ene de la komitato estas por mi kvazaŭ taskoj plenumendaj surbaze de miaj spertoj, mi opinias, ke indas esti elektita de homoj kiuj demokrate reprezentas la esperanto-komunumon (komitatanoj A kaj B).
Kiel eventuala elektita C-komitatano, mi certe daŭrigos plenumi miajn de jaroj komencitajn taskojn (voĉumi pri la afrika realeco sine de la komitato, konsili homojn, kunlabori al la funkciado de la Afrika Oficejo de UEA, konsciigi homojn pri justa komunikado per esperanto en la regiono de mia dua lando - Moncton en Kanado).
Unu el la ĉefaj taskoj estas/estos kiel helpi la movadon afrikan ne daŭre kaj eterne dependi finance de tiu en la okcidenta mondo.
La estonto de la monda esperanto-komunumo tre certe dependas kaj bezonas ĉu Afrikon, ĉu Sudamerikon.
Mi certe apogos proponojn de komitatanoj, kiuj evoluigos UEA kaj ties agadon, en tute nedeviga etoso.
Dua elekto de komitatanojJosep Franquesa Solé:
Ĉar esperanto estas grava afero en mia komerca laboro ekde la U.K.
Bruselo 1960 kiam mi per unua fojo kontaktis kaj havis komercaj rilatoj kun la (forpasinta) sveda amiko Erik Carlsson kaj poste mi sekvis pere de esperanto komercaj rilatoj kun japanaj samideanoj, flandraj, italaj, kaj lastatempe kun ĉinaj kaj pakistanaj, mi permesas min oferti al UEA miaj tiel daûraj komercaj kaj ekonomiaj ekspertojn por favorigi kiel eble la antaûeniron de UEA.
Jam dum la U.K en Havano mi partoprenis en la Financa Komisiono de UEA kaj se necese mi estas preta peni en tia fako denove.
Kiel specifa kialo estas mia persona sinteno kaj fiero kiel katalunano, dum longatempo Prezidanto de Kataluna Esperanto Asocio kaj nuna Vizprezidanto.
Do ĉar "ankoraŭ" Katalunio ne havas sian propan Staton por esti agnoskistan kiel Landa Asocio kaj sekve havi rajton por partopreni kiel komitatano "A" en la Komitato,dume KEA prezentas min kiel komitatano "C" por iel reprezenti KEA en la Komitato.
Julián Angulo Hernández:
Dum multaj jaroj mi laboris kaj laboras por Esperanto preskaŭ ĉiutage.
Ekde 1981 mi estas estrarano de Kuba E- Asocio kaj prezidis ĝin dum pluraj jaroj.Kiel komitatano C mi pretas labori por pli evoluigi Esperanton en Ameriko kaj helpi ĉiujn latinamerikanojn kaj nordamerikanojn kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ties instruado kaj disvastigo.
Prenante en konsideron la spertojn kiujn mi havas kiel gvidanto kaj instruisto, mi estimas ke mi multe povos helpi la evoluigon de la lingvo en la regiono.
Mi kandidatiĝis kiel Komitatano C pro tio ke en la lastaj jaroj mi estas komitatano C de UEA.
Maritza reprezentis kaj reprezentas la kuban asocion kiel komitatano A.
Jen la kialo.
Mi esperas ke vi komprenos mian decidon.
Dua elekto de komitatanojStefano Keller:
Mi celos la restarigon de la fido de ĉiuj en nia Asocio, en ties oficanta funkciularo.
Necesas starigi klaran, demokratan, aktivan, efikan interageblon:
Estraro – Komitato – Membraro.
Mi aktive partoprenus en la strategiaj planadoj, prilaboro, "finpolurado" de novaj gvidlinioj por nia movado:
altiraj, instigaj al aktivecoj - elformi movadon respektinda, interesa, inda je kunlaboro, partnereco ankaŭ por eksteruloj.
Modernigo, profesiigo, adaptado al nuntempaj funkciebloj, metodoj.
Ĝenerale, alekstere:
oftigi la ĉeeston, kreskigi la prestiĝon de UEA kaj Esperanto en la publiko ne-esperantista:
grandaj internaciaj kaj ne-registaraj organizaĵoj.
Ĉeesto, persista agado laŭ kompetente prilaborita strategio por atingi daŭripovan progreson.
Agante surkampe de la eksteraj rilatoj de UEA ekde 2008, kiel ĉefreprezentanto en la Ĝeneva UN-oficejo ekde 2009, mi akiris la specifajn spertojn, kiuj estas antaŭkondiĉaj por esti elektebla komitatano C.
Surbaze de tio mi iĝis en 2010 estrarano (eksteraj rilatoj).
Dum la lastaj tri jaroj sekvis firmiĝo, riĉiĝo de tiuj spertoj, do mi proponas daŭrigi mian kunlaboron tiubaze.
Pretigante mian kandidatiĝan leteron, mi eĉ ne pensis pri alia eblo ol pluiri laŭ la samaj kondiĉoj, katergorio, kiel okazis ĝis nun.
Tial mia kandidatiĝo C-komitataneca, daŭrige, samstatuse, samfunkcie.
La komitatanoj, kiuj elektus min, estos jam elektitaj de individuaj membroj, do portas per sia voĉo ankaŭ la fidon de la membraro.
Zsófia Kóródy:
Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj.
Min rekomendis nuna komitatano A por ISAE ĉefe pro miaj spertoj pri instruado, ekzamenoj kaj internaciaj projektoj.
Mi akceptis kandidatiĝi.
Orlando Raola:
Malgraŭ tio, ke jam en Hanojo mi esprimis al Marko Fettes mian deziron kunlabori kun li cele al sukcesigo de la nova strategia plano, mi vere ne decidis kandidatiĝi ĝis multe pli poste.
La konkurenco por la B postenoj postulas iom da tempo, ni diru, politikumi inter la asocianoj, kaj mi vere sentis, ke mankas tempo.
Tiel, mi decidis kandidatiĝi al la C posteno.
Jes, B estas pli demokratia, sed nia Statuto provizas la Komitaton je la kapablo enpostenigi homojn kiujn la komitato taksas utilaj por efektivigi kion la komitato kaj la asocio bezonas.
Mi vere ne entuziasmiĝas pri internaj bataloj por havi iun aŭ alian manieron elekti niajn komitatanojn, por mi multe pli gravas, ke la homoj en la komitato estu preta fari la laboron bezonatan, kaj mi sincere opinias, ke mi pretas.
Libera Folio aperis en la reto antaŭ dek jaroj.
En la 12-a de aprilo 2003 ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent.
Nuntempe ordinara kvanto de vizitoj estas proksimume 1.500 ĉiutage, kaj mezuma vizitanto legas kvar paĝojn.
Tamen, ne nur kresko validas:
antaŭ unu jaro estis multe pli da paĝomontroj.
Libera Folio skandale ŝrumpis
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić.
La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado.
Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun kvar tekstoj pri la temo:
intervjuo kun Nikola Rašić, lia demisia letero, alia intervjuo kun la tiam eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj tria intervjuo kun la tiama ĝenerala direktoro Trevor Steele kun komentoj de Nikola Rašić.
La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno.
Dum la unua jaro de sia ekzisto Libera Folio uzis tre simplan teknikan solvon:
la html-dosieroj estis redaktataj mane.
En aprilo 2004, okaze de la unujariĝo de Libera Folio, kun la helpo de nova teknika respondeculo, Jan-Ulrich Hasecke, estis lanĉita nova retejo, kun la enhavadministra sistemo Plone.
La praversio de Libera Folio plu konsulteblas ĉi tie.
La vizitostatistikoj de diversaj periodoj ne estas rekte kompareblaj.
En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj eĉ superis 3.000.
Ankaŭ post tio la ciferoj plu kreskis.
Sed en la jaro 2007 Libera Folio transiris al nova statistikilo, kiu pli strikte kalkulas la vizitojn, pli efike forfiltrante aŭtomatajn vizitojn de robotoj.
Tiam la raportata kvanto de ĉiutagaj vizitoj trioniĝis, kvankam la efektiva trafiko plu kreskis.
En oktobro 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 1.110, kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj 4.900.
Kvar jarojn poste, en oktobro 2011, la respektivaj ciferoj laŭ la sama statistikilo estis 2.200 kaj 22.700.
Post tiam la vizitostatistiko unue stabiliĝis, kaj poste malkreskis.
La malkreska tendenco en la vizitostatistiko estis plej klare videbla dum la jaro 2012:
se en januaro 2012 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitantoj plu restis 2.255 kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj estis 21.327, la respektivaj ciferoj en januaro 2013 estis 1.566 kaj 7.126.
Do, se ne estas iluzio kreita de la statistikilo, temas pri malkresko de 31 procentoj en la kvanto de vizitantoj, kaj malkreskego de 67 procentoj en la kvanto de legitaj paĝoj dum unu jaro.
Tian rekordan malkreskon en nur unu jaro ne sukcesis atingi eĉ UEA.
Oni povus pensi, ke la kvanto de vizitoj ŝrumpis, ĉar la sola redaktoro pro diversaj kialoj ne plu povis dediĉi same multe da tempo al Libera Folio.
Tamen la statistiko montras, ke la diferenco en la kvanto de artikoloj estas neglektinda.
Se dum la jaro 2011 aperis entute 138 redakciaj artikoloj en Libera Folio, en 2012 la kvanto de redakciaj tekstoj estis 122.
Mezume aperas do pli ol du redakciaj tekstoj ĉiusemajne.
Tamen, kvankam la kvanto de ĉiutagaj vizitoj, kiujn montras nia statistikilo, nun pro nekonata kialo estas klare malpli alta ol antaŭ unu jaro, la plej popularaj artikoloj ĉi-jare kolektas eĉ pli multajn vizitojn ol tiam.
En januaro 2012 la plej populara artikolo estis Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno, kiu dum tiu monato estis legita 2.481 fojojn.
Ĉi-januare plej popularis la teksto Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli, kiu estis legita 3.984 fojojn - eble ĉar ĝi generis ampleksegan diskuton.
Okazis laŭ plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.
Partoprenis ĝin proksimume 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiu aldoniĝis ankaŭ la vizito de lerneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan.
Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun parolas la armenan kaj esploras pri armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.
Jen kiel, danke al la surloka organizantino, Karine Arakelyan, priskibas la okazaĵon unu le la eŭropaj partoprenintoj, Didier Izacard:
Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6-a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo.
.
.
.
mi bonege ĝuis la etoson inter ni ĉiuj partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, iel foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco...
Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post tiu ĉe ni longfrosta vintro!
Aparte kontenta pro la okazaĵo estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Özdizdar:
Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon… Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Isabelle, la franclingva instruistino en mia lernejo, kiu ankaŭ partoprenis, sukcesis paroli esperante kaj ŝi daŭre parolas Esperanton kun mi.
.
..
Ni manĝis bonege.
Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama.
Ĉio glate iris laŭ la plano….
Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la ‘’Genocidan Muzeon’’ sen problemo.
Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj…
La unua versio de Libera Folio, kun entute kvar artikoloj, estis enretigita la 11-an de aprilo 2003 kaj publike lanĉita la sekvan tagon.
La 12-a de aprilo 2013 do estas la deka datreveno de nia bulteno.
Ni petis 21 konatajn esperantistojn respondi unu mallongan demandon:
"Kiel vi taksas la signifon de Libera Folio por la Esperanto-komunumo?
".
La respondoj aperas en la ordo laŭ kiu ili atingis nin.
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera Folio
1.
Ulla Luin, eksestrarano de UEA
Libera Folio estas unu el la gravaj informlokoj de la esperanto-komunumo.
La artikoloj estas bone kaj profesie faritaj el ĵurnalisma vidpunkto.
Kelkfoje la enhavo estas provoka, simile al stilo de vesperaj gazetoj.
Dum periodoj mi legas ĝin iom regule, dum aliaj periodoj mankas al mi tempo.
Ĝi estas rekomendinda.
2.
Bertilo Wennergren, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
El mia propra perspektivo Libera Folio estas maksimume signifa, ĉar ĝi estas praktike la sola Esperanta gazeto, kiun mi legas nuntempe.
Sed ankaŭ ĝenerale mi alte taksas ĝian valoron, precipe ĉar la mondo kaj la Esperanto-komunumo nepre bezonas skandalgazetojn, precipe seriozajn skandalgazetojn, kaj tia estas Libera Folio.
3.
Probal Dasgupta, prezidanto de UEA:
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioMiapercepte la plej granda interveno sur la tereno de la presita gazetaro en Esperantujo estis Monato, kiu dekomence emfazis la ekstermovadajn eventojn kaj komentarion.
En la sfero de la komunikilaro en la reta epoko, Libera Folio havis plej da potencialo fari simile grandan elpaŝon en la Esperanto-komunumo mem, kiun ĝi emfazas.
Rilate la efektivigadon de iuj normoj (kiel la kontrolado de fonto-fidindeco, la depetado de komentoj de ambaŭ partioj ĉe disputo, la referencado al aliaj informfontoj), kaj rilate la lingvan kaj tipografian nivelon, miajuĝe la bulteno parte ja sukcesis – kaj levis la konscion de la esperantistoj pri la foje neglektata devo observi ĵurnalismajn normojn.
Sed la bulteno montriĝis nekapabla efike trakti la trolojn, parte ĉar komunikejo kiu estas ne nur informeto-afiŝa tabulo por la publiko (kiel la kongreseja rendevua tabelo) nek nur retgazeto devas serĉi treege propran vojon kaj tial instigi diskutojn, kiuj neeviteble allogas ankaŭ la trolojn.
Resume, mi opinias la retbultenon Libera Folio tre sukcesa elpaŝo; mi dankas kaj komplimentas ĝian redakcion pro dek jaroj da persista strebado kaj deziras al ĝi ankoraŭ pli fruktajn jardekojn; mi gratulas la esperantistojn pro ilia efika uzado de la ebloj, kiujn Libera Folio proponas al ili.
4.
Renato Corsetti, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio:
Komitato Renato CorsettiĜi brile sukcesis el la teĥnika vidpunkto lanĉi novan manieron komuniki de difinita elito de la movado preter la tradiciaj retaj manieroj.
Iusence ĝi kuniris aŭ eĉ pli fruis rilate al Vizaĝlibro/Facebook kaj similaj sociaj retejoj.
Ĝi ankaŭ tre bone sukcesis altiri diskutantojn, ĉiam en la rondo de "findiskutismo", do, de tiuj, kiuj ŝatas diskuti pri io ajn, kaj doni ideojn pri tio, kion aliaj faru aŭ ne faru.
Mia ĉefa kritiko estas, ke el la vidpunkto de disvastigantoj de Esperanto ĝi estas relative neutila.
Ĝi ĉefe koncentriĝas al problemetoj (la sekretario de la nov-zelanda asocio insultis la prezidanton) kaj tute preterlasas la enuajn agadojn (oni instruas Esperanton en la universitato de Braziljo aŭ oni dissendis televidajn intervjuojn en Nikaragvo).
5.
Cindy McKee, kuntradukinto de Linukso kaj WordPress, aŭtoro de Beletra Almanako
Laŭ mia scio, Libera Folio estas la sola tagĵurnala formo de novaĵejo por la esperanta Movado.
Pro tiu atento al aktualaĵoj koncerne la Movadon, LibFol iĝis ĉiutaga ircelo en la centro de la esperantuja 'vilaĝo'.
Mi scias ke Libera Folio ne volas esti forumo.
Sed ĝi efektive ja estas forumo por la movadanoj; tre vigla forumo.
En LibFol, personoj diskutas, konsentas, polemikas kaj klaĉas.
Kelkaj venas por senesperi pri la sorto de la esperanta vilaĝo dum tiu kunvenado eĉ solidigas senton de komunumo.
Esperantismo estas interkultura kontakto kaj komuna sento de homeco.
Ni bezonas interretajn ircelojn ne nur por ricevi novaĵojn pri la komunumo Esperantujo, sed ankaŭ por levi nin el nia fizika etna, nacia ĉirkaŭaĵo kaj porti nin al la komuneco de la homaro.
6.
Erin Piateski, aktivulo de Lernu.net kaj de ESF
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioMi dum jaroj ĝuis legadon de Libera Folio, ĉar laŭ mi ĝi estas la plej fidinda fonto de aktualaj kaj interesaj informoj pri la Esperanto-komunumo.
Mi aprezas la profesiecon de la paĝaro, aparte la aferon ke en ĝi mi trovas nur verajn novaĵojn, kaj ne raportojn pri sukcesaj jarkunsidoj kaj Zamenhof-bankedoj.
Mi ofte rekomendas Liberan Folion al la lernantoj ĉe lernu.net, ne nur pro la interesa enhavo, sed ankaŭ pro la lingva nivelo, kiu estas tre alta ne nur en la artikoloj mem, sed ankaŭ en la sekvaj komentoj kaj diskutoj.
7.
Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO
Por mi Libera Folio ekzistas "ekde ĉiam" ĉar mi aperis en Esperantujo samjare, nur kelkajn monatojn poste.
Ĝi ĉiam rolas kiel le plej aktuala liveranto de movadaj informoj (nu, kompreneble krom Facebook kaj klaĉoj ;) ), pro kio ĝi estas multe pli utila ol la paperaj movadaj revuoj.
Tekstojn en ĝi, malgraŭ plej ofte tre alta kvalito, valoras tamen foje legi kun ioma rezervo.
Okazadas ja, ke frape sonanta titolo portas ne tiom emociigan enhavon, kio ne estas eco dezirata ĉe altkvalita gazeto.
Okazadas ankaŭ, ke plurajn aferojn eblus facile klarigi antaŭ publikigo, se la koncernaj personoj estus kontaktitaj.
Kompreneble tamen tiaj fojaj kritikindaĵoj ne povas malvidebligi tre gravan kaj valoran rolon, kiun havas Libera Folio por la Esperanto-movado.
En tiu ronda naskiĝtago mi deziras al Libera Folio jardekojn kun pli aŭ malpli seriozaj, sed ĉiam pli kaj pli kvalitaj artikoloj.
8.
Toño del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioLa ĉefa graveco de Libera Folio estas simple la normaleco.
Ĉiu socio, eĉ se malgranda kiel tiu nia, bezonas sendependan raportadon kaj senpartian kritikadon, nome, ĝi bezonas ĵurnalismon.
Kaj kiom ajn oni povas kritiki aspektojn de la moderna ĵurnalismo, ĝia malĉeesto estas perversa por la komunumo.
Ankaŭ nia malgranda Esperanto-socio bezonas tiajn esprimilojn, kaj Libera Folio estas unu el la tre malmultaj gazetoj situantaj ekster la organizita movado kiuj povas doni tiun kritikan kaj samtempe lojalan alrigardon kiun Esperantujo bezonas.
Mi kutimas insisti ke, kontraŭe al oftaj memkritikoj, nia movado estas sufiĉe normala, konsiderante nian malgrandecon, kaj la ekzisto mem kaj la funkciado de Libera Folio pruvas ke ankaŭ tiurilate nia komunumo kapablas elteni sendependan ĵurnalismon kaj profiti el ĝi.
Ni krome bonŝancas ke la ĉefredaktoro bone konas sian metion:
kiel elekti temojn, kiel redakti titolojn kaj resumojn, kiel intervjui invititojn.
Tio estas tre dankinda en ĝenerale amatoreca movado kiel la esperantista.
Iuj homoj ŝajne ne komprenas tiun rolon de sendependa revuo kaj ne konas la regulojn de profesia ĵurnalismo, kaj insidas per la nomado de Libera Folio kiel "klaĉgazeto".
Nu, se mi devus kritiki ĝin, mi elektus ĝuste la malĉeeston de klaĉoj kiel unu el la malfortaĵoj!
9.
Ulrich Becker, eldonisto
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioAntaŭ dek jaroj, Libera Folio sendube estis la avangarda reta institucio de la Esperanto-komunumo.
En tempo, kiam multaj aliaj retaj entreprenetoj de esperantistoj restis dumtempaj eksperimentoj, Libera Folio tuj de la komenco havis, kio necesas por longdaŭra reta sukceso:
klaran, facile uzeblan dizajnon, profesiecajn agantojn kaj sufiĉan gradon de malfermeco.
Verŝajne tiuj samaj faktoroj certigis, ke ĝi restis ĝis hodiaŭ tiel grava movada informejo kaj diskutejo en la reto.
Tenadi la enhav-politikan ekvilibron (je ĉies gusto kaj ideologio) certe ne ĉiam estis eble, sed ĉiukaze, Libera Folio ĉiam pikadis el niaj propraj rondoj, kiel decas al bone provoka ĵurnalismo.
10.
Mark Fettes, kandidato por prezidanto de UEA
Mark Fettes en la komitata kunsido en KopenhagoMi vidas en la ekesto kaj evoluo de Libera Folio bonvenan signon de la kreskanta maturiĝo kaj memfido de la Esperanto-movado.
Kvankam la redakcio foje kulpas pri troa sensaciemo, kaj la kvalito de la komentoj-diskutoj estas tre varia, la revuo tamen portis freŝan venton de diversaj perspektivoj al multaj okazaĵoj kaj aktualaj temoj.
Por mi ĝi certe listiĝas inter la plej legindaj Esperanto-periodaĵoj, ne tiom por profundaj analizoj, kiom por vivecaj kaj pensigaj enrigardoj en la kredojn kaj konduton de la nuntempa esperantistaro.
11.
Reinhard Haupenthal, ne eldonisto
De kiam vi kondutis kiel nebridebla faŝisto absolutigante vian propran star-punkton kaj rifuzante argumenti pri faktoj – ne pri viaj kapricoj – vi certe komprenas, ke mi ne respondos al via demando.
Ne vane, el difinita angulo oni difinas Liberan Folion kiel skandal-gazeton.
Vi faras ĉion por submasoni tian sintenon.
12.
Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto
Dum tiuj 10 jaroj, Libera Folio firmiĝis kiel neŭtrala kaj serioza fonto de informoj pri la Esperanta movado kun sendube granda servo por ĝia komunumo.
Tamen, la retejo daŭre malbele aspektas en mia poŝtelefono kaj la plejmulto da informoj tie estas malĝojiga, do viziti ĝin estas preskaŭ ĉiam deprime.
Aldone, mankas tie sekcio kun nudaj virinoj.
Respondeculoj de la fondaĵo Vikimedia, kiu administras Vikipedion, opinias ke Esperanto ne antaŭenigas la celojn de la organizaĵo, sed el ĝia vidpunkto estas bagatela hobiaĵo.
Esperanto neniel utilas por diskonigo de scioj, opinias la respondeculoj.
Tial la fondaĵo Vikimedia ne subvencios esperantlingvan seminarion.
Vikipedio trovas Esperanton senutila
Komence de majo en Slovakio okazos seminario por provlegi kaj kontroli maŝintradukitajn esperantlingvajn artikolojn por Vikipedio, kaj por diskutoj pri la maŝintraduka projekto WikiTrans kaj pri la ĝenerala evoluigo de Vikipedio en Esperanto.
La aranĝo mem, inkluzive de loĝado kaj matenmanĝoj, estos financita de la esperantista organizaĵo E@I.
Por kovri la vojaĝkostojn de tri organizantoj kaj de kelkaj partoprantoj, la aktiva esperantista vikipediisto Michal Matúšov turnis sin al la fondaĵo Vikimedia por peti subvencion de 1.300 eŭroj.
Okazis intensa publika diskuto inter respondeculoj de Vikimedia, kiuj grandparte estis skeptikaj pri la valoro de Esperanto.
Plej klare sian sintenon formulis la aŭstralia vikipediisto Tony1, kiu rakontis, ke li mem interesiĝis pri Esperanto en la aĝo de 12 jaroj, sed baldaŭ trovis ĝin tro eŭropeca.
Li asertis, ke la Esperanta Vikipedio estas hobia projekto, en kiu ne estu investata mono el la fondaĵo.
Tia iĝis ankaŭ la fina konkludo, kiun formulis Asaf Bartov, la ĉefo de la Vikimedia subvencia programo:
Asaf BartovMi devas diri tre klare, ke kvankam la Esperanta Vikipedio troviĝas en la serviloj de la fondaĵo Vikimedia, kaj restos tie sen tempolimo, la ekzisto, kultivado kaj kresko de la Esperanta Vikipedio ne antaŭenigas nian edukan celaron.
Neniu bezonas liberan scion en Esperanto; la esperantlingva Vikipedio estas (samkiel la latina vikipedio) hobiula projekto, kaj sendube havas valoron por la celaro de la esperantistoj, sed ne helpas disvastigi liberan scion al homoj en la lingvoj en kiuj ili bezonas ĝin.
Li plue komparas la esperantlingvan Vikipedion kun la versioj de Vikipedio en latino kaj la malnovgreka.
Tiuj Vikipedioj laŭ li estas bonaj iloj por hobiuloj por praktiki la lingvon, sed kiuj samkiel la esperantlingva neniel utilas por disvastigi liberan scion.
Tial li proponas, ke esperantistaj vikipediistoj petu subvenciojn por siaj projektoj el esperantistaj fontoj.
Tamen, subvencioj por la esperantlingva parto de Vikifontaro laŭ li povos esti konsiderataj de la fondaĵo Vikimedia, ĉar male ol la kreskigo de la esperantlingva Vikipedio, la kolektado de libere uzebla originala literaturo en Esperanto laŭ li estas kongrua kun la celoj de la fondaĵo.
La deklarita celo de la vikimedia movado estas "kapabligi kaj kuraĝigi homojn tra la mondo kolekti kaj evoluigi edukan enhavon sub libera permesilo aŭ en formo de publika havaĵo, kaj distribui ĝin efike kaj tutglobe".
La komisiono pro subvencioj do konkludis, ke por tiu celo Vikipedio en Esperanto neniel povas utili.
Laŭ Marek Blahuš, estrarano de E@I kaj unu el la organizantoj de la seminario, la sama argumento estis jam pli frue uzita en alia diskuto pri subvencio, kiu tiam tamen fine estis aljuĝita, ĉar temis pri projekto, en kiu Esperanto estis nur unu el la uzataj lingvoj.
Oni rimarku, ke la negativa opinio pri Esperanto tute ne estas oficiala opinio de la tuta Vikimedia Fondaĵo, sed nur konkludo farita de kelkaj anoj de ties subvencia komisiono (kies konsisto cetere de tempo al tempo ŝanĝiĝas).
Simile kiel en la vikimediaj projektoj kaj suborganizoj, ankaŭ en la Fondaĵo aktivas pluraj personoj kun neŭtrala aŭ eĉ pozitiva bildo pri Esperanto, klarigas Marek Blahuš.
En la plua diskuto pri la valoro de Esperanto por Vikipedio li planas atentigi interalie, ke Esperanto povas peri edukan enhavon al homoj precize same kiel aliaj nedenaskaj lingvoj, ekzemple la angla.
Krome la populareco de Vikipedio en Esperanto laŭ li montras, ke ja ekzistas homoj kiuj per Esperanto ricevas "liberan scion".
Fine, oni notu la pozitivan rimarkigon de la komisiono, kiun ĝi faris pri la Esperanta Vikifontaro.
Do eble ankaŭ tio estas vojo elprovinda, kaj ankaŭ pri tiu ĉi kampo E@I jam havas certan sperton.
Eĉ se la fondaĵo Vikimedia efektive poste konsentos doni subvencion al projekto rilata al la Esperanta Vikifontaro, oni povas suspekti, ke la nun publike esprimita negativa prijuĝo pri la valoro de Esperanto kiel peranto de scioj malfavore influos la emon de esperantistoj estonte donaci monon al Vikipedio.
La listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare finfine denove aperos ankaŭ surpapere.
Tamen ĝi plej verŝajne ne estos havebla antaŭ la Universala Kongreso, kiu okazos en la lasta semajno de julio.
Tion rakontas Paweł Fischer-Kotowski, kiu en la estraro de TEJO respondecas pri Pasporta Servo.
Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
Pasporta Servo estis inter la temoj, kiujn pritraktis la estraro de TEJO en sia marta kunsido.
La estraro decidis transdoni la respondecon de la projekto al la ĝenerala sekretario de la asocio, Paweł Fischer-Kotowski.
Laŭ li, la listo de gastigantoj ĉi-jare aperos ankaŭ en la formo de la tradicia papera kajero - sed ne antaŭ la eŭropa libertempa sezono.
En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon.
La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj.
La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo.
Neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj en 2011 la komitato de TEJO eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon.
Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.
La kajero por 2011 tamen aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono.
En 2012 tute ne aperis papera listo.
Libera Folio kontaktis la novan respondeculon pri Pasporta Servo por ekscii, kiel statas la aferoj nun.
Libera Folio:
Kiel grava laŭ vi estu Pasporta Servo en la prioritatoj de TEJO?
Paweł Fischer-Kotowski:
Mi persone trovas PS tre grava projekto kaj, kiel mi menciis jam antaŭe, mi forte esperas, ke TEJO ne nur pluvivigos ĝin, sed ankaŭ investos en ĝian evoluigadon, eĉ se PS ne estas strikte junulara afero.
Mi estas malferma por sugestoj kaj proponoj kaj mi ĝojas kiam la uzantoj faras konstruajn rimarkojn -- ili helpos al TEJO fari PS pli kaj pli bona.
Sed Pasporta Servo povos ekzisti nur se ĉiam troviĝos homoj, kiuj krom diri kion oni faru, pretos kontribui al la plenumo de tiuj taskoj.
PS ĉiam invitas novajn kunlaborantojn!
Libera Folio:
Kiuj estas viaj prioritatoj en la plua laboro pri Pasporta Servo?
Paweł Fischer-Kotowski:
Mi nur antaŭ nelonge transprenis tiun respondecon kaj mi ankoraŭ lernas pri la aferoj.
Vi demandas pri miaj prioritatoj.
Male al granda parto de mia generacio, mi trovas grava la paperan eldonon.
La esperantistoj bezonas ĝin kaj konfirmas tion ne nur la demandoj de la interesitoj, sed antaŭ ĉio la vendonombroj.
Ili nerefuteble montras kiom bezonata kaj grava estas Pasporta Servo.
Tamen, tio ne signifas, ke ni nun konservu poreterne la retpaĝon en ĝia nuna stato.
La mondo ŝanĝiĝas kaj PS ŝanĝiĝu kun ĝi, la retpaĝo fariĝis same fundamenta kiel la libro.
Mi ŝatus arigi grupeton da homoj ĉirkaŭ Pasporta Servo, kiuj kunlabore kaj alterne povus plenumi diversajn taskojn kiujn necesigas tiu projekto.
Derk Ederveen sukcese flegis PS dum jaroj sola, sed ni devas agnoski, ke nun ne plu eblas, ke nur unu persono prizorgu la tuton.
Libera Folio:
Ĉu la retejo nun estas stabila kaj funkcianta, ĉu estas planataj iuj baldaŭaj ŝanĝoj en ĝi?
Paweł Fischer-Kotowski:
La laboroj pri la retpaĝo plu daŭras, kvankam ili ne progresas kun kontentiga rapideco.
Kompreneble, mi provos ilin akceli laŭ miaj modestaj ebloj -- mi ne estas programisto, tial mi povas nur superrigardi la taskoliston, sed ne mem plenumi ĝiajn unuopajn erojn.
Dume la retpaĝo funkcias kaj la uzantoj povas modifi kaj ĝisdatigi siajn profilpaĝojn.
Se aperas iuj problemoj aŭ bezonatas helpo pri la uzado de PS, mi proponas kontakti landan organizanton aŭ mesaĝi al [email protected].
Libera Folio:
Kiel statas la afero pri papera listo de gastigantoj:
kiam ĝi aperos, kiu ricevos ĝin senpage, kiu devos pagi?
Paweł Fischer-Kotowski:
La apero de la libro estas certa, sed mi ne pretas nun konfirmi iun precizan daton.
La eldono postulas grandan laboron, kiu estas farata volontule.
Se oni prenas en konsideron eblajn prokrastiĝojn, eĉ kun tre streĉa tempoplano aperigo de la libro antaŭ la Rejkjavika UK estas verŝajne nerealigebla.
La Esperanta Civito insistas, ke ĝi havas ĉiujn rajtojn laŭplaĉe uzi la TEJO-papagon, desegnitan de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj specife por presaĵoj de TEJO.
Aldone la Civito ŝajnigas, ke temas pri ĝia propra, registrita varmarko.
Martin Markarian ne konsentas, sed ne intencas plu batali kontraŭ Civitaj ventmuelejoj.
TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito
En februaro la Esperanta Civito malfermis la provversion de sia "Pasvorta Reto", servo, kiu parte kopias la ideon de Pasporta Servo, prizorgata de TEJO, sed celas nur personojn ligitaj al la Civito.
En la nova reto membras nun nur sep gastigantoj.
Kiam la retejo estis malfermita, montriĝis, ke ĝin ilustras pluraj desegnaĵoj pri Pepo, la maskoto de TEJO, kreita de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj.
(Li tiam, antaŭ sia edziĝo, nomiĝis Martin Burkert.)
La apero de Pepo en "Pasvorta Reto" tre surprizis la desegninton, kiam Libera Folio meze de februaro kontaktis lin por peti komenton:
Dankon ke vi atentigis min pri tio.
Fakte mi desegnis Pepon por TEJO kaj ne ĝenerale por la Esperanto-komunumo aŭ iuj subgrupoj.
Mi kontaktis la Esperantan Civiton tra ilia retpaĝo kaj petis forigon de la bildoj.
Mi rerigardos post kelkaj semajnoj por vidi ĉu ili fakte faris tion.
Pasis pluraj semajnoj, sed Martin Markarian ricevis nenian respondon de la Civito.
La 18-an de marto li sendis novan mesaĝon al diversaj Civitaj adresoj, por peti forigon de Pepo el la retejo:
Mi ne estis demandita.
Ĝenerale mi estas malavara pri ĝia uzo en aliaj ol la originaj publikaĵoj, sed mi volas esti demandita, aŭ almenaŭ TEJO estu demandita.
En la kazo de la Civito mi ne pensas ke Pepo estas taŭga.
Mi volas do peti vin forigi la bildojn de la retpaĝo.
Responde al la peto pri forigo, en la retejo de la Civito aperis aserto, laŭ kiu la "eldonrajtoj" de la bildoj desegnitaj de Martin Markarian tute ne apartenas al li mem, sed al la Civita eldonejo LF-koop, kiu afable disponigis ilin al "Pasvorta Reto".
Martin Markarian ankaŭ ricevis nesubskribitan leteron de "administrejo" kun simila enhavo.
Krome la Civito nun aldonis al unu el la Pepo-bildoj la simbolon Ⓡ, tiel asertante ke temus pri registrita varmarko de la Civito.
Demandite de Libera Folio, Martin Markarian konfirmas, ke li efektive antaŭ pli ol dek jaroj donis al LF-koop la permeson uzi kelkajn Pepo-bildojn en lernolibro eldonita de LF-koop.